La franca verkisto Victor HUGO naskiĝis je la 26-a de februaro 1802 en Besançon, kaj mortis je la 22-a de majo 1885 en Parizo. Li estis fama reprezentanto de la franca romantikismo, membro de la Académie Française, ankaŭ politike aktiva.